LINGVA FESTIVALO DUM LA 40-a ILEI-KONFERENCO
Lingvo estas la rimedo per kiu oni ekkonas mondon kaj
respeguligas siajn pensojn al la aliaj. Plej verŝajne ne
ekszistas pli interesa kaj pli mistera mondo, ol mondo de
lingvoj. Ni ĉiuj jam rimarkis, ke la samajn aferojn oni
vortigas diversmaniere, depende de la lingvo. Tamen, estas
bezonata ankaŭ ponto inter multaj esprimeblecoj.
Almenaŭ dum lingvaj festivaloj, kiuj okazas en diversaj
e-aranĝoj, taskon de tiu ponto plenumas Esperanto. Tre bone, se
ni havas eblecon aranĝi lingvan festivalon kvazaŭ donacon de
esperantistoj al la loka publiko. Tiukaze la lokaj loĝantoj ne
nur ĝuas la buntecon de la lingva mondo, sed ankaŭ vidas la
valoron de la Zamenhofa lingvo.
Tre interesaj estas lingvaj festivaloj, kiuj daŭras dum
kelkaj tagoj, ekzemple Ĉielarko en Ĉeboksari en Ruslando,
kaj la originala lingva festivalo de Tours, Francio, nomata
LinguaFest.
Tamen valoras la penon dedici ankaŭ duontagon dum iu alia
e-aranĝo, se ni havas spektantojn. ILEI jam dum kelkaj
konferencoj klopodis havi la festivalon kaj ĉiam ili estis
sukcesaj. Kompreneble, ili estas ĉiam malsamaj, depende de la
lokaj kondiĉoj.
Ankaŭ dum la 40-a ILEI konferenco en Ranzan, Japanio okazos
Festivalo de lingvoj. Laŭ programo ĝi estas
antaŭvidata la 13an de aŭgusto, posttagmeze.
Kio estas la festivalo? La LF estas donaco de
esperantistoj instruistoj kaj aliaj partoprenantoj de la 40-a ILEI-konferenco al urbanoj kaj tio estas iuspeca kunlaboro de
ILEI kun urba komunumo. Tiamaniere ILEI volas danki lokajn
gravulojn pro la apogo de la konferenco. Ĝuste pro tio LF estos
anticipe anoncita, senpaga, libere vizitebla aranĝo dedicita al
lokanoj.
Kie okazos la festivalo? En Ranzan, Japanio
Kiu partoprenos en la festivalo?. Unuflanke
diverslandaj esperantistoj, partoprenantoj de la 40-a ILEI-konferenco prezentos siajn lingvojn. Aliflanke: lokaj loĝantoj, kiuj povus
ĝui prezentojn kaj
konatiĝi kun diversaj lingvoj kaj plivastigi siajn
interkulturajn konojn.
Kiel funkcios la festivalo? La LF similos al foiro de
interesoj, kie prezenti sian landon kaj sian lingvon, estos
invitataj ĉiuj partoprenantoj de la 40-a ILEI-konferenco. Ĉiu
prezentanto havos 25 minutojn ĉe speciale aranĝita stando kaj
rajtos prezenti sian lingvon laŭ sia bontrovo. Eblas tute
simple prezenti, eblas uzi lumbildojn, komputilan projekciilon,
veni vestita per naciaj vestaĵoj, kunporti naciajn manĝojn,
aŭskultigi nacian muzikon, naciajn dancojn kaj multon,
multon pli.
Kiel aligi al la festivalo? La LF estas organizota de
ILEI, do en la elektronika aŭ papera aliĝilo bonvolu noti,
kiun lingvon Vi emus prezenti kaj kiujn ilojn Vi bezonas. Al la
LF ne necesas alixgi, se Vi volas nur spekti ĝin.
Kiel kontakti organizantojn? Vi estas bonvena skribi al Dennis Keefe, Aida
Cizikaite,
Tieko Isikawa
NE PERDU ŜANCON PREZENTI VIAN IDENTECON AL
VASTA MONDO!
Supren |