|
|
Kio estas LingvoFestivalo?
Tipa fulmokurso dum la IJK LingvoFestivalo
LingvoFestivalo estas mallongdaŭra aranĝo -- unutaga, semajnfina, posttagmeza -- en kiu lingvoj estas instruataj per mallongaj provlecionoj nomataj fulmokursoj. Fulmokursoj daŭras malmulte da tempo, ekzemple 40 minutojn. Ĉiaj kaj ĉiuj lingvoj estas bonvenaj: grandaj kaj malgrandaj, vivantaj kaj mortaj, naturaj kaj artefaritaj, ĉeflingvoj aŭ dialektoj, naciaj kaj regionaj. Iu ajn povas starigi LingvoFestivalon kaj nomi ĝin laŭplaĉe. Dennis Keefe, iniciatinto de LingvoFestivaloj, nomas siajn festivalojn LinguaFest'. Aliaj uzas la nomon Lingvan Festivalon. Aliaj nacilingvigas la nomon kiel, ekzemple, angle, Festival of Languages aŭ france, Festival des Langues. Por esti LingvoFestivalo estas bone havi almenaŭ 10 lingvojn. Iu ajn povas prezenti sian lingvon, kaj ne estas bezonata profesia lingvo-instruisto, ĉar la kursetoj daŭras malpli ol unu horon, kaj la ĉefa afero en LingvoFestivalo estas ekmontri lingvon kaj ne ĝisfunde instrui ĝin. Resume, LingvoFestivalo estas mallonga instruado de multe da lingvoj en sama loko dum kelkaj horoj aŭ kelkaj tagoj. Tiu instruado de lingvoj, mallongdaŭra, estas la kerno kaj koro de la festivalo. LingvoFestivalo ne estas standoj kun libroj pri lingvoj, tamen tio povas esti aldona parto de LingvoFestivalo. Ekzistas jam dum multaj jaroj tiaj aranĝoj. Por vidi ekzemplon de tia evento, vidu Expolangues aŭ Expolingua. LingvoFestivalo ne estas kantoj en naciaj lingvoj, tamen tiu ero ankaŭ estas tre bonvena. Ne estas dancoj el la tuta mondo, tamen ju pli da tiaj kromaktivaĵoj, des pli bone. Por pli bone kompreni la naturon de LingvoFestivalo, bonvolu rigardi tipan horaron de la unua LingvoFestivalo en Tours, Francio, alklakante tipan horaron. Ankaŭ legi la retartikolon Kiel Organizi LingvoFestivalon en Via Urbo. Tre bonaj fotoj, kaj entute 57 el ili, de la Strausburga LingvoFestivalo de IJK, donas tre fidelan bildon pri la naturo de la lingvaj kursoj. Por vidi tiujn fotojn alklaku Lingvan Festivalon de Strausburgo. Finfine por vidi la plej bonan ekzemplon de la utileco de LingvoFestivalo por varbado kaj bela prezentado de la valoro de Esperanto, pristudu la lingvajn festvalojn iniciatitajn de Alexandre Blinov en Ĉeboksaro alklakante sur la Vikipedia artikolo Ĉeboksara Lingva Festivalo.
|
|
| Ĝisdatigita la 31an de Auĝusto, 2006 |